SCP-EO-136
rating: -1+x
blank.png

Objekta N-ro: SCP-EO-136

Objekta Klaso: Eŭklida

Specialaj Entenaj Procedoj:
Ĉiuj ekzempleroj de SCP-EO-136 estu spurataj ĉiam, kaj flugoj aperantaj sur la flugvojo estu baritaj frutempe; estas farende, pri iuj ekzempleroj, kiuj pasas trans homajn setlejojn, kovri regule la spurojn per metodoj ekzemple la artefarita pluvo, aviada ekzerco kaj tiel plu, kaj sendi la personaron de la Fondaĵo restadi tie por gvati la eventon de SCP-EO-136. La evento de SCP-EO-136 estu gvatata ĉirkaŭ la tero se necese. Ĉiu ajn atesto de neidentigita fluganta objekto, kiu eblas esti ekzemplero de SCP-EO-136, estu raportita al la objekt-direktoro D-ro D.

Priskribo:
SCP-EO-136 estas serio da flugantaj objektoj lokitaj en la spaco je alteco de 1000 - 20000 metroj super la marnivelo, uniforme orbitantaj ĉirkaŭ la tero en malsamaj direktoj je rapideco de 80 - █ kilometroj hore. La flugantaj objektoj estas aparte numeritaj SCP-EO-136-1 ĝis SCP-EO-136-16, kies detala nombro ankoraŭ estas nesciata kaj eble kontinuas pliiĝi.

SCP-EO-136 montras sian fortegan reziston al fizika damaĝo. Ĉiuj baraĵoj sur la flugvojo estas traboritaj sen efikoj al la rapideco, la angulo, la direkto kaj ceteraj statoj. La flugvojo de SCP-EO-136 estas neŝanĝebla por ĉiam. Estas neeble detrui ĝin per ĉia rimedo provebla nun, aŭ ŝanĝi la rapidecon kaj la movan direkton.

La kaŭzo, pro kiu SCP-EO-136 aperas, estas ankoraŭ neklara. Ĉiuj aperoj de ekzempleroj de SCP-EO-136 okazas sen ĉiaj antaŭsignoj, kio kaŭzas la mankon de antaŭavertaj metodoj pri aperoj kaj akcidentoj kaŭze de SCP-EO-136.

Alaĵo 136-A
Parto da la registroj de ekzempleroj de SCP-EO-136:

Ekzemplero: Unu bazopilko, numerita SCP-EO-136-2, 3606 metrojn alta super la grundo, je rapideco de 320 km/h.
Okazaĵo: Trovote, la objekto detruis flugilon de F-16 ĉasaviadilo, kiu ĵus ekflugis por ekzerco, kaŭzante la piloton devi elĵetiĝi urĝe.
Rezulto: La ekzemplero estis trafita de aerdefendaj misiloj, sed sendamaĝa. Post kiam D-ro D, membro de la Fondaĵo, respondecis pri la tasko rilata al la objekto, la ruino de la aviadilo estis sekrete reakirita de la militistaro kaj estis juĝita perkutita de la aerŝtono.
Notoj: Ŝajne la objekto ne povas esti detruita; ni devas plu observi ĝin. — D-ro D

Ekzemplero: Unu papera aviadilo, numerita SCP-EO-136-3, 1524 metrojn alta super la grundo, je rapideco de 118 km/h.
Okazaĵo: Movante tra tornadon, la ekzemplero estis vidita de meteologo observanta en apuda aviadilo, kio estis raportita al loka meteologia centro. Laŭ la raporto, pro nesciita kaŭzo la ekzemplero daŭre lumis malforte dum almenaŭ unu horo.
Rezulto: Antaŭ la disvastiĝo de la informo, tio estis haltigita de observisto el la Fondaĵo en la centro, kaj la situacio estis raportita al la Fondaĵo, transprenote de D-ro D.
Notoj: Vortoj skribitaj angle estis trovitaj sur flugilo de la objekto: "Flugu, flugu por ĉiam. El [VORTOJ NEREKONEBLAJ], en 1933." La vortoj eble estis skribitaj de infano.

Ekzemplero: Unu necesseĝo, numerita SCP-EO-136-4, 12599 metrojn super la grundo, je rapideco de 1271 km/h. Ia substanco kvazaŭ miksitaj sekreciaĵo, ekskreciaĵo kaj [REDAKTITA] estis observita fluanti sure.
Okazaĵo: Kiam flugange super la urbo ▇▇▇▇, la ekzemplero estis akcidente fotografita de pasaĝero en pasaĝeraviadilo.
Rezulto: La pasaĝero estis traktita per C-klasa Amneziigilo, kaj la bildoj estis forviŝitaj. Sekva raporto de ĵurnaloj estis sukcese haltigita. Dungitoj estis senditaj por kolekti iom da la substanco, fine malsukcesiĝonte.
Notoj: Sendube la objekto devas deveni ie, kie estas en la mondo. — D-ro D

Ekzemplero: Unu mara kokoso (Lodoicea maldivica), numerita SCP-EO-136-5, 4243 metrojn alta super la grundo, je rapideco de 464 km/h.
Rezulto: Ĝis nun estas ne registroj de la ekspono al civiluloj.

Ekzemplero: Unu ĉevalo (Equus caballus caballus), numerita SCP-EO-136-13, 948 metrojn super la grundo, je rapodeco de 98 km/h.
Okazaĵo: La objekto estis vidita de tri civiluloj en varmaerbalono. Laŭ ekzameno, la objekto estas sen metabolo, kaj sen reagoj al ĉia ajn stimulo.
Rezulto: La civiluloj estis traktitaj per C-klasa amneziigilo. Estas konfirme, ke la ekzemplero jam venis apud ▇▇▇▇.
Notoj: La objekto estas konfirmita kiel aparteninta al farmisto. Li esprimis, ke la objekto perdiĝis heninte iun nokton. Estas atentinde, ke dum la enketo estis trovite, ke lia filino de insistis, ke la objekto estas unukornulo.

[DATENOJ FORIGITAJ]

Ekzemplero: Unu peco da kolbasa pico, numerita SCP-EO-136-16, 1487 metrojn super la grundo, je rapideco de 536 km/h. La objekto neniam putriĝis, kaj ekzamenite la objekto eligas iom da kosmaj radioj.
Okazaĵo: [REDAKTITA]
Rezulto: Pli ol 300 triangulaj fragmentoj de la kadavro de ▇▇▇▇▇ estis prenitaj al bazlernejo je la distanco de almenaŭ 700 kilometroj de la loko de la akcidento, kiam klaso de la bazlernejo havis lecionon pri piedpilko sur la ludejo. Tiuj, kiuj estis traktitaj per B-klasa amneziigilo, estas pli ol 40.
Notoj: Ambaŭ Esploristo ▇▇▇ kaj D-ro D, kiuj kaŭzis la akcidenton, poste estis severe punitaj.

Evento 136-1
En 20▇▇-▇▇-▇▇, ĉirkaŭ la tero okazis kvin ekzempleroj de SCP-EO-136, tri el kiuj aparte pasis trans Manilon, Lasvegason, kaj Helsinkon, la aliaj du el kiuj (provizore numeritaj SCP-EO-136-a kaj SCP-EO-136-b) en la nokto pasis trans Rio-de-Ĵanejrion, Brazilo.
Kiam la objekt-direktoro D-ro D eksciis la ekziston de SCP-EO-136-a kaj SCP-EO-136-b, objektoj jam venis super la centron de la urbo Rio-de-Ĵanejro kaj sekve eksplodis en la alta ĉielo. Vitroj de la domoj ekster 10 kilometroj dispeciĝis pro ŝokondoj, sed neniu mortis.
Laŭ posttempa konjekto, la objektoj probable perkutis unu la alian en la ĉielo, malaperonte post la perkuto. Post la evento, la grupo de D-ro D provis fondi tutmondan aerospaco-gvatantan sistemon kapablan gvadi malgrandegajn objektojn. La projekto jam estis petita al la O5 Konsilio por praktiko.



Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License