SCP-1922-J
rating: +1+x
scp1922j-1.jpg

Rekomendata ago kiam renkonti SCP-1922-J-on12

Objekta N-ro: SCP-1922-J

Objekta Klaso: Primitiva

Specialaj Entenaj Procedoj: Igu nin unuiĝi en la finado de tiu ĉi barbara sistemo de registaro. Tuta personaro devas kune kuniĝi kaj renversi la tiranan burĝaron. Personaro devas ne esti mistifikataj de trompaĵoj de kapitalistoj. La Movebla Operaca Trupo Omega-15 "Kamaradoj" jam estas taskita por kunvenigi la proletaron al laborsindikato. Tuta personaro, kiuj estas malkovrataj kunlabori kun subtenantoj de SCP-1922-J, estos sendataj al Gulago-19.3Ĵuro fini la tiranecon de la dolar-avidaj limakoj de Usono devas esti deklamata ĉiutage.

scp1922j-2.jpg

Nia glora gvidanto, O5-1, estas instruanta membron de personaro pri la kulpo de SCP-1922-J4

Priskribo: SCP-1922-J estas malforta kapitalisma sistemo daŭrigata de la avaraj okcidentaj oligarkoj. Ĝi volas intenci sklavigi la ordinarajn laboristojn per la dogmaro de SCP-1922-J-1, kaj senposedigi la fruktojn de ilia laborado

SCP-1922-J konsistas el libera merkat-ekonomia sistemo kun tro malmulta interveno de registaro. SCP-1922-J kaŭzas disiĝon inter la super-klaso kaj sub-klaso, tion Usonaj hundoj uzas por iliaj diversaj kulpoj. Esploristoj estas konkludinta, ke tiu ĉi sistemo estas ilo uzata de kapitalismaj hundoj regi la publikojn por iliaj personaj profitoj per la manipulado de publika penso pri iliaj personaj ideologioj de konsumismo kaj liberalismo, tiel ke ili devigas la filinojn de la proletaro prostituitiniĝi, kaj trinkas la sangon de infanoj.

SCP-1922-J-1 [DATENOJ FORIGITAJ] estas nomigita kiel la "Opio de la Amasoj".

Alaĵo SCP-1922-J: De nun, nia glora organizo estos nomata kiel la Unio de Sekurigaj, Entenaj kaj Protektaj Socialismaj Respublikoj the Union of Secured, Contained and Protected Socialist Republics . - Superrigardanto de la USCPSR, la Plej Granda Kamarado N-ro 1

Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License