SCP-173
rating: +5+x
scp-heritage-v3.png
SCP-173.jpg

SCP-173 en entenado

Objekta N-ro: SCP-173

Objekta Klaso: Eŭklida

Specialaj Entenaj Procedoj: La objekto SCP-173 ĉiam devas esti tenita en fermita ujo. Se personaro devus eniri la ujon de SCP-173, almenaŭ 3 homoj devus eniri ĉiam kaj la pordo devus esti fermita malantaŭ ili. Ĉiam, du personoj devus subteni rektan okulan kontakton kun SCP-173 ĝis ĉia personaro ekirus kaj fermus la ujon.

Priskribo: Movatis al Situo-19 en 1993. Origino estas ankoraŭ nekonata. Ĝi estas konstruita el betono kaj fero kun spuroj de Krylon-marka farbo. SCP-173 estas viva kaj ekstreme malamika. La objekto ne povas moviĝi en rekta vidlinio. Vidlinio kun SCP-173 ĉiam devas ne esti rompita. Personaro asignita por eniri la ujon estas instruita por averti la alian antaŭ parpiĝi. Objekto estas raportita por ataki svingante la kolon ĉe la bazo de la kranio, aŭ per strangolado. En okazo de atako, personaro devas obei entenajn procedurojn en Klaso 4 al hazarda objekto.

Personaro raportis sonojn de skrapata ŝtono el la ujo kiam neniu estis ene. Ĉi tio konsideras normala, kaj ajna ŝanĝo en ĉi tiu konduto devus esti raportita al la aganta HMCL kontrolisto en devo.

La ruĝeta bruna substanco sur la planko estas kombinaĵo de fekoj kaj sangoj. Origino de ĉi tiuj materioj estas nekonata. La areo devas esti purigita ĉiun du semajnojn.


Informoj de Kreinto

La bildo uzita en la artikolo SCP-173 estas la artaĵo "Sen Titolo 2004" Izumi Kato. La foto estas farita de Keisuke Yamamoto. Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj de la artistoj.

Averto: SCP-173 estas reuzo de la bildo de la artaĵo "Sen Titolo 2004", kiu estas kreita de Izumi Kato. La koncepto de SCP-173 ne rilatas al la originala koncepto en "Sen Titolo 2004" de la artisto.

La skulptaĵo, ĝia aspekto, kaj la foto ne estas liberigitaj sub iu ajn permesilo de Krea Komunaĵo. Nur la teksto de ĉi tiu artikolo estas liberigita sub Krea Komunaĵo. Ĉi tiu skulptaĵo kaj bildo ne povas esti uzataj por komercaj celoj sub iuj ajn cirkonstancoj. Izumi Kato gracie elektis permesi al la SCP Fondaĵo kaj ĝia adeptaro uzi la bildon de "Sen Titolo 2004" por nekomercaj celoj nur.

1.NE kontaktu aŭ negocu je Izumi Kato pri io ajn rilata al "SCP-173".
2.NE negocu por "komercan licencon de SCP-173 bildoj" tute.
3.NE petu al la SCP Vikio trakti "komercan licencon de Sen Titolo 2004" kun Izumi Kato.
4.Bildoj de "Sen Titolo 2004" ne estas komerce haveblaj por uzo rilate al SCP-173. NE ESTAS ESCEPTO.

Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License