SCP-017
rating: +4+x
SCP-017.jpg

Parto de Arkivo de SCP-017

Objekta N-ro: SCP-017

Objekta Klaso: Ketera

Specialaj Entenaj Procedoj: SCP-017 estas entenata en akrila vitra kaĝo, je 100 cm x 50 cm x 50 cm, pendata en centro de la ĉambro mezurita je 6 m x 6 m x 4 m. Io direkte alfiksita al la muroj, plafono kaj planko de la ĉambro estas alta-intensecaj arko-lampaj lumĵetiloj en la akrila kaĝo, por garantii, ke SCP-017 estas konstante eksponata al lumo el ĉiuj anguloj. Personaro asignata al la regejo de SCP-017 devas monitori la funkcion de la lumĵetiloj, kaj krizan generatoron, kaj voki por konservado, kiam la lampo krevas aŭ la generatoro pertubas.

La unika cirkonstanco, ke personaro estas permesata eniĝi, estas anstataŭigi lampojn. Personaro eniĝanta al la ĉambro estas postulata vesti la destinitan plen-korpan reflektan kostumon, kaj devas esti avertata ne esti antaŭ funkciaj lumĵetiloj.

Priskribo: SCP-017 estas homforma figuro 80 centimetrojn alta proksimume, anatomie simila al malgranda infano, sed sen rimarkeble identigaj trajtoj. SCP-017 ŝajnas komponi el ombra, fumeska vualo. Ne provoj trovi iun objekton sub la vualo estas sukcesaj, sed la ebleco ne estas ekskluzivita.

Reago de SCP-017 al ombro-ĵeto estas tuja kaj tre rapida. SCP-017 kaptas la objekton ĵeti la ombron kaj komplete ĉirkaŭas ĝin en sia vualo, poste ĝi returnas al sia normala dimensio, tiel ke ne spuro de la objekto postlasata.

Aldonaj Notoj: Personaro kun aliro-nivelo BETA aŭ pli alta devas ankaŭ vidi dokumenton #017-1.

Unless otherwise stated, the content of this page is licensed under Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 License